Vidindajoj 16.October 2019 | 02.36 Show all news
Vidindajoj
Vidindaĵoj en Heinävesi


La monaĥejo Valamo
La monaĥejo Valamo estas vivanta centro de ortodoksa kredo kaj kulturo. Ĝi havas jam pli ol 800-jaran historion. La monaĥejo funkciis dum jarcentoj sur la insulo Valamo, en la lago Ladogo. La bienego Papinniemi en Heinävesi fariĝis la hejmo de la monaĥejo, kiam la monaĥoj, fuĝinte pro la dua mondmilito, aĉetis la someran restadejon de la tiama ministro Saastamoinen en la jaro 1940.

 
Valamo bonvenigas vizitantojn dum la tuta jaro. La monaĥejan korton superregas la blanke kolorigita brika preĝejo dediĉita al la transfiguriĝo de Kristo (1977). Multaj belaj kaj valoregaj ikonoj kaj la pompa lustro en ĝi estis evakuitaj kun la  monaĥoj. En la preĝejo troviĝas krome la miraklofara ikono de Dipatrino de Konevitsa, kiu estas unu el la plej valoraj trezoroj de la ortodoksa eklezio de Finnlando. Apud la ĉefa preĝejo en la sama konstruaĵo troviĝas krome la tn. vintra preĝejo, dediĉita al la fondintoj de la monaĥejo, la sanktaj Sergei kaj Herman.

 
Krom la ĉefpreĝejo ekzistas ankaŭ malnova ligna preĝejo, kie oni okazigas diservojn somere, kaj tri kapeloj: en la tombejo tiuj de sankta Hermano de Alasko kaj sankta Johano la Baptisto, kaj ĉe la ŝipkajo tiu de sankta Nikolao.

 
En la monaĥejo oni povas kuncelebri la tagajn diservojn. En ĝia Kulturcentro estas konstanta ekspozicio pri la historio de la monaĥejo, kaj alia ŝanĝiĝanta ekspozicio. La monaĥejon vizitas jare 160 000 homoj. Ĝi estas unu el la plej gravaj vizit-objektoj en orienta Finnlando.

 

La ĉefpreĝejo de Valamo monaĥejo 

En la monaĥejo troviĝas hotelo, restoracio kaj suvenira vendejo. Gvidataj promenadoj en la areo okazas somere ĉiutage, alisezone laŭ mendoj. Somere la ŝipo Sergei krozadas ĉiutage ekde la monaĥeja ŝipkajo. La monaĥejo ofertas eksterordinare bonan ĉirkaŭaĵon por kunvenoj. Kadre de la monaĥejo funkcias la sola ortodoksa popolinstituto en Finnlando, artkonservada instituto kaj vinfarejo, kies produktojn oni povas aĉeti en aparta vendejo. Pliaj informoj: www.valamo.fi


La monaĥinejo Lintula

La monaĥinejo Lintula, dediĉita al la sankta Triunuo, devenas de la karelia terkolo, kaj ĝi estis fondita en 1895. Ĵus antaŭ la eksplodo de la finna Vintra milito, en 1939, ĝi estis evakuita. Oni kredis, ke la evakuado estis intertempa, kaj tial oni postlasis preskaŭ tutan havaĵon de la monaĥinejo. Nur modesta eŭkaristia ilaro, unu pastra diserva vestaĵo kaj unu ikono estis kunprenitaj. Tiu jeruzalema ikono de Dipatrino estas ankoraŭ en honora loko en la nuna preĝejo.



La preĝejo de la sankta Triunuo de la monaĥinejo Lintula

Post la jaroj de evakuiteco, la fratinaro aĉetis la bienegon Koskijärvi, poseditan de la kompanio Hackman, en la vilaĝo Palokki, en Heinävesi. La nuna loĝejo de la fratinaro estis preta en 1966, kaj nova preĝejo en 1973. La preĝejo estis renovigita en 1999.


La monaĥinejo komence ricevis sian vivtenon per terkulturado, sed nuntempe la ĉefa vivteno devenas de la farado de preĝejaj kandeloj por la tuta ortodoksa eklezio de Finnlando, kaj krome somere de turismo.


Lintula estas malfermita por vizitantoj ĉiutage ekde la komenco de junio ĝis la fino de aŭgusto, kaj en majo, septembro kaj oktobro por grupoj laŭ mendo. Diservoj estas malfermitaj por la publiko tutjare. Por turistoj troviĝas en la monaĥinejo kafejo, suvenira butiko kaj modesta gastejo.

 
La monaĥinejo havas sian propran belan tombejon, kies kapelo estas dediĉita al martirino Paraskeva. Pliaj informoj: www.ort.fi/lintula/lintula.php

 
La kanalo Varistaipale kaj kanala muzeo 

La konstruado de kanaloj en Heinävesi komenciĝis dum la 1890-aj jaroj. La unua konstruita kanalo estis Karvio, kaj poste oni konstruis la kanalojn Kerma, Vihovuonne kaj Pilppa (1903-06). Fine oni konstruis la kanalojn Varistaipale kaj Taivallahti (1911-16). La kanalo Varistaipale havas la plej grandan diferencon de akvoniveloj supre kaj malsupre inter ĉiuj lagaj kanaloj en Finnlando (14,5m) kaj ĝi havas kvar kluzojn. La tranavigado daŭras ĉ. duonhoron. Krom Varistaipale, ĉiuj aliaj kvin kanaloj estas aŭtomatigitaj.



La kanala muzeo prezentas bilde kaj vorte la konstruadon kaj historion de la kanaloj en Heinävesi. La muzeo troviĝas en la eksa kasistejo de la kanalo kaj sur ties korto. La muzeo estas malfermita ekde la mezo de junio ĝis la mezo de aŭgusto. La eniro estas senpaga. Ekster la somera sezono la muzeo estas vizitebla laŭ mendo (ne vintre). Pliaj informoj: www.fma.fi/kanavamuseo


Kermansavi

La ceramika firmao Kermansavi, kiu kreskis ĝis unu el la plej grandaj entreprenoj en Finnlando de sia fako, estis fondita en 1976 en la vilaĝo Raaminmäki, en la eksa bovinejo de maljunuldomo. Hodiaŭ Kermansavi apartenas al la koncerno Tulikivi, kaj ĝia fabrikvendejo estas unu el la gravaj vizititaj lokoj de Heinävesi, kun la monaĥejoj.



La vendeja sortimento inkluzivas la tutan produktaron de la firmao. En la vendejo aĉeteblas ankaŭ favorprezaj duaklasaj ekzempleroj kaj restantaĵoj. Vendataj estas krome donacaj paketoj. La fornosortimento de la firmao estas ekspoziciata. Funkcias kafejo ĉe la vendejo. La vendejo estas malfermita tutjare. Pliaj informoj: www.tulikivi.com


News
No news at this moment!
Kermanrannantie 7 | 79700 Heinävesi | Puh. 040 1844 000 | Fax (017) 561 790 | kunta@heinavesi.fi