Generalaj faktoj 16.October 2019 | 02.31 Show all news
Generalaj faktoj
Ĝeneralaj faktoj pri Heinävesi

 
Heinävesi estas komunumo de 4065 (1.1.2009) enloĝantoj en la suda Savonio, en la gubernio Orienta Finnlando. La komunumo estas precipe konata pro la solaj ortodoksaj monaĥejoj en Nordio:Valamo kaj Lintula. La lagosistemo, Heinäveden reitti, estas unu el la plej belaj naciaj pejzaĝoj. La lagosistemo estis provizita per kanaloj dum la jaroj 1895-1916. En la regiono troviĝas ses historie valoraj kanaloj. Ŝipoj trafikas la multkurban kaj mallarĝan itineron jam dum cent jaroj.

 
La nacia parko Kolovesi kaj la lago Kermajärvi estas bonegaj sovaĝejaj regionoj por surlaga ekskursado. La rapidfluejoj de Kerma kaj Karvio estas tre favorataj de trut-kaptantoj. Ĉ. 20 percentoj de la komunuma areo estas lagokovritaj.

 
La konataj manĝ- kaj trinkujoj kaj kaĥelaj fornoj de Kermansavi estas ankaŭ produktoj de la komunumo.


 

 






















Pejzaĝo en la lagoregiono de Heinävesi 

La centro de Heinävesi havas ĉ. 2000 enloĝantojn. Tie troviĝas bonaj servoj rilate al la grandeco de la komunumo: 2 ĉiovendejoj, 2 bankoj, hotelo kun restoracio, alkoholvendejo kaj pluraj specialaj vendejoj. La komunumo havas siajn proprajn superan lernejon kaj gimnazion.

 

Preĝeja altaĵo

En la centro, sur altaĵo staras la luterana preĝejo, desegnita de Josef Stenbäck (1890-91). Ĝi estas la due plej granda ligna preĝejo en Finnlando, kaj havas sidlokojn por 2000 homoj. Somere oni aranĝas artekspozicion en ĝi. La art-preĝejo de Heinävesi estas unika fenomeno en Finnlando. La preĝeja altaĵo estas kulturhistorie valora areo, kaj tie situas malnova tombejo, komunuma muzeo kaj eksa komunuma domo.

Sur la altaĵo oni havas vastan panoramon al la lago Kermajärvi. Sur la lagobordo ekzistas haveneto por vizitantoj, ŝipkajo kaj boatlokoj por la komunumanoj. Oni povas navigi el Heinävesi norden ĝis Iisalmi kaj Tahko kaj suden ĝis la maro, al Finna golfo.




La ŝipo Sergei en la kanalo Varistaipale

La norda parto de Heinävesi, kiun tratranĉas la ŝoseo 23 (Joensuu-Varkaus), estas nodo de laga kaj surtera trafikoj. Dank’ al la bonaj trafikaj kontaktoj la norda Heinävesi fariĝis notinda turisma regiono. En la vilaĝoj Karvio, Varistaipale kaj Palokki situas pluraj turismaj entreprenoj. La plej konataj el ili estas la monaĥejoj Valamo kaj Lintula kaj la kanalo Varistaipale kun sia muzeo.

En la norda parto de Heinävesi troviĝas multaj feriejoj. Ĉelagajn parcelojn oni vigle vendadas kaj aĉetadas. Haveblas krome parceloj por tutjara loĝado ĉe la lagobordoj. Ankaŭ la vilaĝo Kerma havas pro sia proksimeco al la centro (6-8 km) turismajn kaj entreprenajn funkciojn.

En Heinävesi troviĝas ĉ. 1550 feriaj loĝejoj, el ili duono posedata de ekster-komunumanoj. La feriantaj loĝantoj vigligas la vivon de la komunumo precipe somere, kaj ili certigas grandparte la daŭran ekziston de bonaj servoj en la komunumo. La feriaj gastoj estas krome gravaj partoprenantoj en ĉiuspecaj kulturaj kaj komercaj aranĝoj.





La printempa rapidfuejo de Kerma ŝaŭmas

La komunumon vizitas ĉiujare ĉ. 200 000 turistoj, el kiuj dek percentoj eksterlandanoj. Somero estas la plej grava sezono, sed vintre allogas la skiejo Pääskyvuori ĉe la centro, la plej bonaj motorsledaj itineroj de la suda Finnlando (160 km), kaj maŝine pizorgataj skispuroj.



News
No news at this moment!
Kermanrannantie 7 | 79700 Heinävesi | Puh. 040 1844 000 | Fax (017) 561 790 | kunta@heinavesi.fi